12.8.15

Kukumoj

indiĝena de: okcidenta Azio aŭ Meza Oriento
sezona (en la regiono de la Pugeta Golfo): malfrua somero

Kukumoj, Cucumis sativus, estas membroj da la kukurbaca familio, kun melonoj kaj kukurboj, kaj teknike estas fruktoj anstataŭ legomoj. Estas du elementaj specoj de kukumoj: por tranĉi, kiu estas ĝenerale pli grandaj kaj havas pli dikajn ŝelojn (almenaŭ en Usono), kaj por pekli, kiu povas manĝiĝi freŝa sed ilian pli malgranda grandeco permesi ke ili adaptas en vazojn pli facile kaj iliaj pli dikaj ŝeloj lasas ke ili absorbas peklakvon pli facile.

Kompreneble, multaj da malsamaj manĝaĵoj povas pekliĝi, sed kukumoj estas la plej kutimaj nuntempe, do ni rigardu peklitaj manĝaĵoj unu minuto. La vorto "pekli" aludas preventi ke manĝaĵo malboniĝas por sorbigi ĝin en likvaĵo aŭ fermenti ĝin. Fermentado permesas ke manĝaĵo sorbiĝas en solvaĵo sufiĉe longe ke mikroorganismoj povas igi ŝanĝojn kiel la akumulado da laktacido. Salo estas la ĉefa ingredienco de tiaj peklakvoj, kvankamvinagro, aneto, ajlo, kaj kalko ankaŭ estas kutimaj. Fermentitaj kukumetoj ofte nomiĝas "peklavitaj kukumetoj" sed fakte kelkaj kukumetoj estas "rapide peklavitaj" aŭ "rapide peklitaj" kaj ne fermentitaj -- vinagro aŭ alia acida solvaĵo konservas la manĝaĵon, ne laktacido. "Rapide peklavanta" produktas kukumetojn in ĵus kelkaj tagoj, dum ĝuste fermentitaj kukumetoj daŭras almenaŭ kelkak semajnoj.

"Sensemaj" kukumoj estas produkitaj por partenogenezo, en kiu la planto produktas fruktojn sen polenado kaj do semoj ne evoluas. Se kukumoj igas ke vi ruktas, vi povus preferi senseman varion aŭ vi povas forigi la semojn, sed la semoj kaj ŝelo havas pli da iuj nutraĵoj ol la pulpo. Kukumoj kun maldikaj ŝeloj ĝenerale havas malpli semojn ol varioj kun dikaj ŝeloj, do tiu estas ebla compromise.

Kiam kukumoj devas transportiĝi aŭ konserviĝi iom da tempo, ili probable estos vaksitaj. Eĉ ekologiaj kukumoj povas esti vaksitaj, la vakso nur devas esti senkemia kaj nesinteza. Se vakso koncernas vin, vi volos aĉeti bonajn lokajn kukumojn ĉe la farmista bazaro aŭ forigi la ŝelon da viaj kukumoj. Vi ankaŭ povas provi foriganta la vakson por komplete lavigi la kukumojn kun legoma peniko. Vaksitaj aŭ ne, konvencie kreskitaj kukumoj estas membroj de la "Malpura Dekduo," la 12 fruktoj kaj legomoj ke pli probabla havos pesticida reziduo.

Kukumoj enhavas lignanojn ke estas kuniĝita kun moderigita risko de kora malsano kaj kelkaj varioj de kancero. Ili ankaŭ estas troviĝitaj enhavi antioksidantajn kaj kontraŭinflamajn ecojn. Ili provizas fitonutraĵojn, vitaminon K, molibdenon, pantotenan acidon, kupron, kalion, manganon, vitaminon C, fosforon, magnezion, biotinon, vitaminon B1, kaj siliko (kiu profitas la ungojn). Supre sur tuta tiu, kukumo estas 95% akvo kaj enhavas gravajn elektrolitojn, por kiu ĝi estas bonegan manĝetan elekton dum varmegaj tagoj aŭ kiam vi laboras peze. Du tranĉaĵo sur la okuloj estas populara tradicia kuracilo por pufeco, efiko atingita por la alta akva enhavo kaj kelka kafeiko acido. Kukumaj tranĉaĵoj ankaŭ supozite estas bona kuracilo por sunbruligo.

Legu pli:
etikeda nutrada informo pri nekuiritaj kukumoj (kun ŝelo)
etikeda nutrada informo pri anetaj kukumetoj
whfoods
Medical News Today

Ĉi tiu estas traduko de mia artikoleto en la blogo de la Farmista Bazaro de Tumwater.
Angla versio ankaŭ havebla en Food Bank Foodie